Ekzakteco kaj precizeco

En la kampoj scienco, teknologio kaj statistiko, la ekzakteco[1] (komparebla kun ĝusteco) de mezura sistemo estas la grado de proksimeco de mezuroj de kvanto al ties reala (vera) valoro. La precizeco[1] (komparebla kun fideleco) de mezura sistemo, ankaŭ nomita reprodukteblecoripetebleco laŭ la respektivaj mezuradaj kondiĉoj, estas la grado al kiu ripetaj mezuroj sub la samaj kondiĉoj donas la samajn rezultojn.[2] Kvankam la du terminoj ekzakteco kaj precizeco povas havi la saman signifon en ĉiutaga parolado, oni intence kontrastigas ilin en la kunteksto de la scienca metodo.

Mezursistemo povas esti ekzakta sed ne preciza, aŭ preciza sed ne ekzakta, aŭ ekzakta kaj preciza, aŭ malekzakta kaj malpreciza. Se eksperimento enhavas sisteman eraron, pliigi la nombron da specimenoj ĝenerale plibonigas la precizecon sed ne la ekzaktecon. La rezulto estas konsekvenca sed malekzakta rezultaro el difekta eksperimento. Elimini la sisteman eraron plibonigas la ekzaktecon sed ne ŝanĝas la precizecon.

Oni konsideras mezursistemon valida se ĝi estas kaj ekzakta kaj preciza.

  1. 1,0 1,1 JCGM 200:2008 International vocabulary of metrology — Bazaj kaj ĝeneralaj konceptoj kaj rilataj anglalingvaj terminoj (VIM)
  2. John Robert Taylor. (1999) An Introduction to Error Analysis: The Study of Uncertainties in Physical Measurements. University Science Books, p. 128–129. ISBN 0-935702-75-X.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search